CORRECT LYRICS

Lyrics : Venu La Klaŭn’ (Send In The Clowns)

Ĉu ridu mi?
Ĉu ploru mi?
Finfine mi sur la ter'
Vi en l' aer'
Venu la klaŭn'

Maldolĉa ĝoj'
Perdita ĝoj'
Unu konstante en flug'
Unu ne plu
Kie la klaŭn'?
Venu la klaŭn'

Kiom da ĝen'
Serĉi al voj'
Konsciiĝante ke ni havis tiom da ĝoj'
Reenirante kun mia kutima sinten'
Eltrovis mi
Ke tie neni'

Jen la destin'
Ĉu kulpas mi?
Miaj deziroj malsamis tiujn de vi
Sed kie la klaŭn'?
Ne venu la klaŭn'
Alvenis li jam
Kia konfuz'
Kia angor'
Mi ne komprenas la flugon de via kor'
Kaj kie la klaŭn'?
Envenu la klaŭn'
Nu eble post jar'