ENVIAR LETRAS
Top 100
Lanzamientos de álbumes
Artistas
Comunidade
Francés
Portuguese
Inglés
Corrección Letra
Komerca
par
La Pafklik
Regreso
Letra
(Pafklik' Ĉu vi volas iom da sono ?) Alten, malalten; dekstren, maldekstren Aŭskultu ĉi tiun sonon Kiu iel similas Al merda komercaĵo Kaj kredu min, ĝin facilas fari Tamen same bona kiel radio, vi povas kompari Ja mi celas diri Ke tro da homoj aŭskultas idiotigajn muzikojn Ŝajnas ofte ke junuloj ŝatas miri Pro naivaj muzikaĉaj artifikoj Nu, fikiĝu muzikuloj de fanfarono Kiuj produktiĝas nur pro mono Kaj ĉu ne aspektas ke ili klopodas Simili al ia lando, kiu plej riĉas Ĉu vi regas la lingvon Kiun vi uzas en via fiproduktivo De monavida motivo Ĉi ĉiuj provokoj malveraj Sopirigas diri mokojn pri insultoj viaj, kaj Kliŝoj daŭrigataj en tekstoj kaj filmoj Iĝas referencoj de tro de popoloj – fek Eble kulpas aŭskultantoj mem Kiuj ŝatas stulte tiajn kliŝojn sen tem' Jen kulturo de senscio kaj cerbolavado Por socio de mona rego kaj konsumado Ĉu estu la recepto aŭdinda Movu vian pugon kaj iĝu blinda Platano: Ĉampana ŝaŭmo sur t-ĉemizo via Jen ekaperas brusto perfekta Sed post multe da aŭskultado via Kanto aldonas neniun efekton Blonda, kvazaŭ nuda, stultaspekta Kaj daŭre pri la sama temo, sama objekto Amo inter knabino kaj knabo Ni ĉiuj komprenis de l' unua silabo Ne kredu esti de Areta Franklin la ido Vi nur estas reprodukto de tabloido Ĉe radio nur merda merkata iluzio Sekso rimas kun mono en ĉi-strategio Ŝakira, Riana. Pugo ne mensogas Kiam temas pri video kiu allogas Rekantaĵo: Movu, movu, movu – movu vian pugon Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon Alten, malalten, dekstren, maldekstren (x 2) Amo sekso stulta kanto, movu svingu kaj ne haltu Kantu saltu kaj ne pensu
videoclip
Tu nombre será publicado. Deje los campos en blanco para permanecer en el anonimato.
Enviar
Modal title
×
Insertar medios
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Recuérdame
Contraseña perdida
Conectarte
Registrarse