SUBMIT LYRICS
Top 100
Album releases
artists
Community
French
Spanish
Portuguese
Correction Lyrics
Baleno
by
Universe
Back
Lyrics
Petrole kaj ĝoje fendas la ondojn Korpo fleksebl' en la mond' sen kompar' Plonĝante, ludante, la voston svingante Vivĝuas baleno en la vasta mar' Vere imponas la granda mamulo Ĝi ŝajnas la oceana regant' Venkonto finfine, la homo obstine Daŭrigas batali kontraŭ la margigant' Kiam krias baleno, la akvo turbulas Kaj kiam ĝi mortas, koloriĝas la mar' Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas Kaj la lastan balenon (lastan balenon) La lastan balenon (la plej lastan balenon) Atendos harpun' de la hom', la barbar' Kiam femalo deziras la amon Ĝi logas partneron per sia kant' Sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj Preventas renkonton kun vira amant' Ŝipoj kolosaj mortigas harpune La beston plej grandan en la natur' Dе tiu estaĵo, mirinda kreaĵo Balenolеon ili kunportas nur Kiam krias baleno, la akvo turbulas Kaj kiam ĝi mortas, koloriĝas la mar' Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas Kaj la lastan balenon (lastan balenon) La lastan balenon (la plej lastan balenon) Atendos harpun' de la hom', la barbar' Se tio daŭras balen' baldaŭ estos Sekvanta viktimo en trista seri' Ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas Novan katastrofon per agado de ni Kiam krias baleno, la akvo turbulas (kiam krias baleno) Kaj kiam ĝi mortas, koloriĝas la mar' (kululu) Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas (ni ĉiam manipulas) Kaj la lastan balenon (kaj la lastan balenon) La lastan balenon, la plej lastan balenon Atendos harpun' de la hom', la barbar'
music video
Your name will be published. Leave fields blanks to remain anonymous.
Submit
Modal title
×
Insert media
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Remember me
Lost password
Sign in
Register