SUBMIT LYRICS
Top 100
Album releases
artists
Community
French
Spanish
Portuguese
Correction Lyrics
La lamanta reĝo
by
Georges Brassens
Back
Lyrics
Jen reĝo hispana aŭ franca Suferis pro pieda kal' Ĉe liva piedo balanca Lamis li, kompatu vi al Do la korteganoj, gent' ekstra Imitis lin kun diligent' Ĉu de l' liva, ĉu de la dekstra Ĉiu lernis lami sen pent' Montriĝis tuj la avantaĝo Utilo de ĉi tiu mod' Por ĉiuj sur ĉiu etaĝo Ĉiu lamis pro akomod' Sed iam senjor' el provinco Forgesis devon de la kort' Kaj iris ĵus antaŭ la Princo Stare rekta sen paŝotord' Fi! ĉiu mokeme ekridis Krom reĝo, kiu kun envi' Murmuris: "Senjor', kiel diri? Kredas mi, ke ne lamas vi" "Ho! Moŝto, eraron vi diras Min kovras kaloj ĝis tali' Pli rekte ol iuj mi iras Ĉar je kruroj du lamas mi" "Ho! Moŝto, eraron vi diras Min kovras kaloj ĝis tali' Pli rekte ol iuj mi iras Ĉar je kruroj du lamas mi"
music video
Your name will be published. Leave fields blanks to remain anonymous.
Submit
Modal title
×
Insert media
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Remember me
Lost password
Sign in
Register