SUBMIT LYRICS
Top 100
Album releases
artists
Community
French
Spanish
Portuguese
Correction Lyrics
Renkontiĝo
by
Francesco Guccini
Back
Lyrics
Ŝi renkontis min kurante en la halo Kaj nenio ŝajne novis nun ĉe ŝi Kaj malĝojo ĉirkaŭvolvis nin miele Pro la tempo forglitinta sur ni du Kaj dum la suno iris suben Estis ruĝa nia urbo Jam nia kaj nune Malvarma kaj fremda kaj fora Kvazaŭ vidita jam momento Kvazaŭ ombro de juneco Nin ĉirkaŭvolvis nebulo En silento gapis nin parkitaj aŭtoj De la muroj herooj de la nuno Kaj dek jaroj rakontendaj reciproke Sed la frazoj haltis ene en si mem "Kion vi faras? Vi memoras Estis bela nia tempo Mi skribis de jaro Laŭdire vi foris ankoraŭ Sed vespermanĝos vi ĉe mi" Mia nova komplezem' Manĝiloj kolor' nostalgia La parolo kvazaŭ de du maljunuloj Kiuj celas al la temp' malantaŭ si Kaj en estis fine tiuj ĉi speguloj Kaj la bildoj, ornamaĵoj, famili' Niaj mortintaj mitoj kaj La malkovr' de Hemingŭej Kaj senti sin novaj La aĵoj revitaj viditaj Usono ŝia kaj de mi Kiuj iĝis en la strato La urbo kutima malĝoja Flugas vento kaj papero stacidome La malvarmo kaj la lampoj nur por ni Kaj finfine ŝia viv-situacio Egalas ĝi je pli ol unu film' Kiel en libro misverkita Li sin murdis dum Kristnasko Sed ŝian rakonton nun ŝajnis eksorbi malhelo Vi bedaŭrinda amikino Via vivo en parolo La mia en unu saluto Kaj mi pensis ŝanceliĝe en vagono "Amikino, donas, prenas ĉiam la temp'" Dum ni kuras daŭre al direkto ajna Sed neniu scias pri la fina cel' Restas la revoj ekster tempo La impresoj de momento La lumo en mallumo En domoj viditaj el trajno Nu, nestabilaj estas ni Kapoj plenaj je iluzi' Simbole tre plenas la koro
music video
Your name will be published. Leave fields blanks to remain anonymous.
Submit
Modal title
×
Insert media
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Remember me
Lost password
Sign in
Register